Sur la kamp-o, for de l’ mond-o,
Antaŭ nokt-o de somer-o
Amik-in-o en la rond-o
Kant-as kant-o-n pri l’ esper-o.
Kaj pri viv-o detru-it-a.
Shi rakont-as kompat-ant-e,–
Mi-a vund-o re-frap-it-a
Mi-n dolor-as re-sang-ant-e.
.mw-parser-output .wst-asterisks{display:block;margin:auto;text-align:center}***
“Chu vi dorm-as? Ho, sinjor-o,
Kial tia sen-mov-ec-o?
Ha, kred-ebl-e re-memor-o
El la kar-a infan-ec-o?"
Kio-n dir-i? Ne plor-ant-a
Pov-is est-i parol-ad-o
Kun fraŭl-in-o ripoz-ant-a
Post somer-a promen-ad-o!
***
Mi-a pens-o kaj turment-o,
Kaj dolor-o-j kaj esper-o-j!
Kiom de mi en silent-o
Al vi ir-is jam ofer-o-j!
Kio-n hav-is mi plej kar-a-n–
La jun-ec-o-n–mi plor-ant-a
Met-is mem sur la altar-o-n
De la dev-o ordon-ant-a!
***
Fajr-o-n sent-as mi intern-e,
Viv-i ankaŭ mi dezir-as,–
Io pel-as mi-n etern-e,
Se mi al gaj-ul-o-j ir-as…
Se ne plach-as al la sort-o
Mia pen-o kaj labor-o–
Ven-u tuj al mi la mort-o,
En esper-o–sen dolor-o!
En songh-o princ-in-o-n mi vid-is
Kun vang-o-j mal-sek-a-j de plor-o,–
Sub arb-o, sub verd-a ni sid-is
Ten-ant-e si-n kor-o che kor-o.
***
“De l’ patr-o de l’ vi-a la kron-o
Por mi ghi ne est-as hav-ind-a!
For, for li-a sceptr-o kaj tron-o–
Vi-n mem mi dezir-as, am-ind-a!”
***
–“Ne ebl-e!” shi al mi re-dir-as:
“En tomb-o mi est-as ten-at-a,
Mi nur en la nokt-o el-ir-as
Al vi, mi-a sol-e am-at-a!”
Ho, mi-a kor’, ne bat-u mal-trankvil-e,
El mi-a brust-o nun ne salt-u for!
Jam ten-i mi-n ne pov-as mi facil-e
Ho, mi-a kor’!
***
Ho, mi-a kor’! Post long-a labor-ad-o
Chu mi no vink-os en decid-a hor’!
Sufich-e! trankvil-igh-u de l’ bat-ad-o,
Ho, mi-a kor’!
***